Vikipedio:Stilogvido

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
Por vidi la preparatan anstataŭigon, kiun oni nun tradukas el la angla kaj poste pridiskutos, iru al /Traduko de Manual of Style.
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al bona kvalitnivelo. La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie.

Sekvas kelkaj konsiloj (kompreneble ankoraŭ tute ne kompletaj kaj sistemaj).

Enhavo

Vortelekto

Evitu similajn sonojn

Prefere ne najbarigu samajn aŭ similajn sonojn. Tia "kolizio" povas ĝeni fluan paroladon aŭ doni tedan impreson. Kio ŝajnas al vi facile prononcebla eble ne estas tia por homoj de alia gepatra lingvo.

Evitu: Preferu:
fajrruĝa fajroruĝa aŭ fajre ruĝa
vivformo vivoformo
akvfalo akvofalo
ŝi ĝin ĉeestis ŝi partoprenis ĝin

Ŝparu superfluajn vorterojn

Evitu: Preferu:
prilumigi prilumi aŭ lumigi
veturado veturo
komputilistiko komputiko

Rezignu pri lingvaj "specialaĵoj"

Evitu: Preferu:
sciatas ke oni scias ke
okazunta milito ebla milito
preparitis ĉio ĉio estis preparita / (jam) preta

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.