|
Article on other languages:
|
Homoj surhavas veston aŭ kostumon sur la korpo por ne esti nudaj. La vesto kutime konsistas el pluraj aferoj aparte surmeteblaj, nomitaj vestaĵoj (aŭ simple vestoj). Kelkaj vestaĵoj kovras la torson, la brakojn, kaj la krurojn; aliaj kovras la manojn (ekzemple gantoj), la piedojn (ŝuoj), kaj la kapon (ĉapelo). La kategorio vesto ekskluzivas diversajn aferojn, kiujn homoj ofte kunportas, surmetas aŭ alimaniere montras ĉe la korpo: dorsosakon, monujon, ombrelon, lambastonon, kaj aliajn uzaĵojn; ŝminkon, parfumon, juvelaron, kaj similajn ornamaĵojn; kaj hararanĝon, tatuojn, kaj aliajn fenomenojn de la korpo mem.
Kial oni vestas sin?
Kelkaj junuloj en Gambio vestita por danci kaj sportumi
Homoj portas veston por protekti la korpon kontraŭ ĉio, kio povus malutili al ĝi: la suno, la pluvo, varmo, malvarmo, insektoj, venenaj kemiaĵoj, armiloj, premo, vakuo, kaj tiel plu. Oni vestas sin ankaŭ pro sociaj kialoj, por montri sian:
Kiel oni kreas kaj prizorgas veston?Dosiero:Neandertal.jpg
Homo de Neandertalo vestita de feloj
La plej frua vesto konsistis verŝajne el feloj, ledo, folioj aŭ herbo, kiujn oni drapiris aŭ nodis ĉirkaŭ la korpo por protekti sin kontraŭ la vetero. Ni scias malmulton pri tiaj pravestaĵoj, ĉar ili forputriĝis, sed en Rusio arkeologoj trovis ostajn kaj eburajn kudrilojn de antaŭ proksimume tridek mil jaroj. Ĝis antaŭnelonge, kelkaj homaj socioj, ekzemple en la Arkta regiono, ankoraŭ faris sian veston el ornamitaj feloj kaj ledo. En aliaj mondpartoj, aldoniĝis al tio (aŭ anstataŭis ĝin) ŝtofo teksita aŭ trikita el diversaj fibroj animalaj kaj vegetaĵaj. Jen kelkaj oftaj ŝtofoj kaj teksaĵoj:
Antaŭ ol oni maŝinigis la procedon, la teksado estis tre laboriga, do oni emis malŝpari neniun parton de la produktita ŝtofo, kiam oni faris veston el ĝi. En multaj mondpartoj oni simple drapiradis tukon, fiksante ĝin per pingloj aŭ per zono, ekzemple ĉe la malaja sarongo aŭ la skota kilto. Homoj de diversaj grandoj povis porti tian veston. Se oni devis tamen tranĉi la ŝtofon, oni emis ne forĵeti la pecetojn sed alkudris ilin por plifortikigi la vestaĵon; tiel oni tradicie kreis ĉemizojn en Eŭropo. La moderna vestindustrio ne tiom ŝparas la ŝtofon. Dum oni portas veston, oni konstante malpurigas kaj kadukigas ĝin per falintaj haŭteroj, per ŝvito, per frotado kontraŭ mebloj kaj muroj, kaj per koto ĝenerale. Homoj evoluigis multajn metodojn por purigi portitan veston, de simpla batado kontraŭ la rokoj en rivereto ĝis elektronikaj lavmaŝinoj. Kelkaj vestaĵoj (ofte la formalaj) ruiniĝus, se oni malsekigus ilin; oni devas do sekpurigi ilin, forsolvante la malpuraĵojn ne uzante akvon. Malnovaj vestaĵoj emas ŝiriĝi kaj disfali; ekzemple ĉemizo povas perdi butonon. Eblas ripari ŝiritan ŝtofon per flikaĵo, sed pro la relativa malmultekosteco de la ĉiutaga kostumo en la okcidenta mondo, multaj homoj emas simple aĉeti novan vestaĵon anstataŭ fliki kadukan. Tradicia vestoLa okcidenta vestmodo (kvankam multspeca) iagrade internaciiĝas, dum okcidentaj konceptoj kaj stiloj atingas ĉiujn mondpartojn. Restas tre malmultaj lokoj, kie la homoj ne portas malmultekostajn vestaĵojn okcidentajn, eĉ se foje brokantajn. Tamen oni ankoraŭ ofte kostumas sin laŭetne aŭ laŭnacie por gravaj kunvenoj aŭ en certaj oficoj. Ekzemple, plejmultaj japaninoj adoptis okcidentecan veston por la ĉiutago, sed ankoraŭ portas luksan silkan kimonon en specialaj okazoj; tongano eble portas brokantan T-ĉemizon kun la tradicia jupo. Afriko
Azio
Eŭropo
Sud-Amerikoper vestospecoj: per landoj: Arĥaika mondoEksteraj ligojListo de vestaĵojKapvestojBrustvestojPantalonojJupojKompletojManvestojPiedvestojSupervestoj
Subvestoj
NoktvestojBanvestojOrnamaĵojProverboEkzistas pluraj proverboj pri vesto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
Referencoj |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.