|
Article on other languages:
|
Klimato (de la greka vorto klima/klimatos "deklivo, angulo"; la grekoj kredis, ke la klimato dependas de la angulo, laŭ kiu la sunradioj falas sur la grundon) estas priskribo pri la vetero en specifa areo surbaze de diversaj veteraj mezuradoj en tiu areo tra longa tempo. Oni povas diri, klimato estas kion oni atendas, sed vetero estas kio okazas. La klimato dependas de multaj faktoroj, inter kiuj la alteco super la nivelo de la maro, la proksimeco al maro aŭ oceano, la distanco al la tera ekvatoro kaj aliaj.
EsplormetodojPor kompreni la ecojn de la loka klimato — kaj la tipajn kaj la malofte okazantajn — bezonatas multjaraj meteorologiaj registroj. Kutime oni uzas vidojn de datumoj ampleksantajn inter 25 kaj 50 jaroj. La averaĝaj valoroj de la klimataj karakterizaĵoj estas nomataj klimataj normoj. Specifaj tipoj de klimato
Ŝanĝoj de klimatoVidu ankaŭ |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.