Kapdoloro

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire

Kapdoloro estas medicina termino por doloro en la kapo; iufoje doloro en la kolo aŭ supra dorso eble ankaŭ estas sentita kiel kapdoloro. Ĝi rangas inter la plej oftaj dolor-plendoj.

La plimulto de kapdoloroj estas benigna. Oftaj kialoj estas streso, migreno, okulstreĉo, senakvigo, hipoglikemio kaj sinusito. Pli rara kapdoloro estas pro mortiga kondiĉo kiel meningito, encefalito, enkrania aneŭrismo, troa hipertensio, kaj cerba tumoro. Kiam kapdoloro devenas de kapvundo, la kaŭzo ofte estas tre evidenta. Granda plimulto de kapdoloroj inter virinoj estas kaŭzita de ŝanĝantaj niveloj de estrogeno dum menstruaj jaroj.

Oni ofte povas kuraci simplan kapdoloron kun senpreskriba analgezio kiel aspirino, paracetamolo, ibuprofeno. Tamen, iuj kapdoloroj devigas alian taŭgan kuracadon.

Vidu ankaŭ Postebria kapdoloro

Bonvolu atenti la konsilon rilate al artikoloj pri medicinaj temoj!

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.