Floro

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire

La vera floro estas la reprodukta organo de angiospermoj:

Floro

partoj de la vera floro:

dosiero:flor.png floropartoj: 1. stiluso, 2. ovario, 3. florfundo, 4. stameno, 5. korola folio (petalo), 6. stigmo, 7. pistilo, 8. kalika folio (sepalo), 9. flortigo (pedunklo, pedicelo)


Monoika estas la planto se ĝi portas sur la sama plantindividuo florojn de ambaŭ sekso (masklajn kaj femalajn) (kukurbo, kverko, fago).
Androgina estas la planto se ĝi portas sur la sama plantindividuo duseksajn florojn aŭ apartseksajn florojn samplante (monoika tiusence).
Dioika estas la planto se ĝi portas sur la sama plantindividuo nur unu unuseksan flortipon (masklan aŭ femalan) (kanabo, saliko).
Diklina estas la planto se ĝi portas sur la sama plantindividuo nur unuseksajn florojn (dioika) aŭ ambŭ kune (monoika).
Monoklina estas la planto se ĝi portas sur la sama plantindividuo nur duseksajn florojn (tiu ĉi tipo estas la plej ofta).

Se la floro havas malgrandan, malaltan toruson (receptaklon), tiel ke la kaliko, korolo kaj stamenoj kreskas malsupre de la libere formiĝanta ovario (tiel la ovario staras libere, meze de la floro, la plia florparto kreskas sub ĝi), ni parolas pri hipogina floro aŭ ovario supre staranta. (papavo, luzerno, pizoj, tulipo, kruciferacoj).
Se la toruso (flora receptaklo) larĝiĝas kruĉoforme kaj el ties meza rando aŭ mezlinie kreskas la pliaj florpartoj, ni parolas pri perigina floro aŭ meze staranta ovario. (pruno, ĉerizo, prunelo).
Se la rando de la receptaklo etendiĝas kaj kunkreskas kun la ovario la aliaj floropartoj kreskas kvazaŭ sur ties pinto, ni parolas pri epigina floro aŭ pri sube staranta ovario (kukurbo, kompozitacoj, umbeliferacoj).

La sesila floro signifas floron senpetiolan, sidantan, senstilusan, senpedunklan, se oni parolas pri stigmo de stiluso. (vidu spiketo)

Vidu ankaŭ

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Floro sub la gloso Category:Flowers

Infloresko (kadavrofloro), burĝono, korfloro, Roza (nomo), florparolo.

Eksteraj ligiloj

  http://www.flowercouncil.org
  http://la.essortment.com/floweranatomy_raxw.htm
  http://www.botany.uwc.ac.za/ecotree/flowers.htm
  http://eir.library.utoronto.ca/rpo/display/poem160.html

More about Floro: gilles floro,

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.