|
Article on other languages:
|
Afganio (aŭ Afganujo aŭ Afganistano, paŝtoe kaj perse ) افغانستان [afghanestan]) estas lando en la sudo de Centra Azio.
Ĝeneralaĵoj
GentojLa afganoj ne estas unu gento, sed konsistas el paŝtuoj, kuzoj de la persoj, en la sudo, la hazaroj en la centro kaj, en la nordo, la uzbekoj kaj taĝikoj, kiuj estas tjurkaj. La lando ne estas unuigita de lingvo aŭ sango, sed de religio (islamo), siaj malamikoj kaj la ŝirmejo de la altaj montoj.
HistorioAfganio estas lando monta kaj seka inter Pakistano kaj Irano en centra Azio. Sed ekde Aleksandro la Granda, ĝi estas lando dezirata pro ĝia strategia loko inter Barato, Ĉinio, Rusio kaj la Araba Duoninsulo. Aleksandro, islamo, la mongoloj kaj Tamerlano konkeris ĝin, sed Britio kaj Rusio fiaskis en la afero. Kaj nun Usono batalas tie. En nuna Afganio floris la helenbudhaa arto kaj civilizo, el la influo de idoj de indiĝenoj kaj helenaj soldatoj de Aleksandro, konvertiĝintaj al Budhismo. Afganio troviĝis centre de la multkulturaj imperioj fonditaj de la Sakaoj (1-a jarcento a.K.) kaj de la Kuŝanoj (1-3 jarcentoj p.K.) Je la 13-a jarcento, Marko Polo skribis en la 43-a ĝis 51-a ĉapitroj de lia libro pri Afganio. Jam en tiu epoko, papavon oni estis kultivanta. Afganio unufoje floris sub civilizo persa kaj prosperis kiam la interkomerco de Ĉinio, Barato kaj Arabio fluis tra la lando. Sed post 1700 la markomerco de Nederlando kaj poste de Britio forlogis la komercon. Afganio fariĝis sendependa regno en 1747. Amanullah Ĥan, reĝo de 1919 ĝis 1929. La reĝo de Afganio falis en 1973 kaj, post mallonga respubliko (1973-78), la lando estis regita de komunista marioneto de la Sovetunio. En 1979, Sovetunio sendis la armeon por subteni lin kaj tie batalis vane ĝis 1989 kontraŭ lokaj armeoj, kiuj estas subtenitaj de Pakistano per la mono kaj armiloj el Usono. La batalon kontraŭ sovetunia armo pagis iomete la trafiko de opio kies parto de transporto estis farita de usona armo (CIA), parte ĝis la sovetuniaj militistoj. Enlanda milito sekvis la militon kontraŭ Sovetunio ĝis 1992, kiam la Norda Alianco unuigis la landon, sed regis korupte kaj malforte. En 1996, la Taliboj venkis la Aliancon, forpuŝinte ĝin al la nordo, kaj regis honeste sed severe, enkondukinte severan interpreton de islamo. Grava subteno de la nova reĝimo estis Usama bin Laden kaj lia araba legio. En 2001, post atako de Bin-Laden kontraŭ Usono, la Norda Alianco, nun ribeloj de la nordo, ricevis la helpon de la aviadiloj kaj bomboj de Usono. La Alianco facile venkis la Talibojn. Nova provizora registaro estis starigita sub Hamid Karzai. Osama Bin-Laden uzis Afganion kiel bazon de sia terorista organizo. Usono nun serĉas lin inter la multaj kavernoj kaj montoj de la lando. vidu ankaŭEksteraj ligoj
|
|||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.